시편 60편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 12절
- 1 Ho Dio, Vi forlasis nin, Vi disbatis nin; Vi koleris; rekonsolu nin.
- 2 Vi ekskuis la teron kaj fendis ĝin; Resanigu ĝiajn vundojn, ĉar ĝi ŝanceliĝas.
- 3 Vi sentigis al Via popolo pezan sorton; Vi trinkigis al ni vinon senkonsciigan.
- 4 Sed Vi donis standardon al tiuj, kiuj Vin timas, Por ke ili ĝin levu pro la vero. Sela.
- 5 Por ke liberiĝu Viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj aŭskultu min.
- 6 Dio diris en Sia sanktejo: Mi triumfos; Mi dividos Ŝeĥemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros.
- 7 Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase; Efraim estas la forto de Mia kapo, Jehuda estas Mia sceptro.
- 8 Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi ĵetos Mian ŝuon; Super Filiŝtujo Mi triumfe krios.
- 9 Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? Kiu alkondukos min ĝis Edom?
- 10 Ĉu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.
- 11 Donu al ni helpon kontraŭ la malamiko; Vanta estas helpo de homo.
- 12 Kun Dio ni faros heroaĵojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗