시편 57편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 11절
- 1 Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min; Ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo, Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas, Ĝis pasos la mizeroj.
- 2 Mi vokas al Dio Plejalta, Al Dio, kiu decidas pri mi.
- 3 Li sendu el la ĉielo kaj helpu min, Li, kiu hontigas miajn persekutanton; Sela. Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.
- 4 Mia animo estas inter leonoj; Mi kuŝas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj, Kaj kies lango estas akra glavo.
- 5 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.
- 6 Reton ili metis antaŭ miaj piedoj; Ili premis mian animon; Ili fosis antaŭ mi foson, Sed ili mem falis en ĝin. Sela.
- 7 Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro; Mi kantos kaj gloros.
- 8 Vekiĝu, mia honoro, vekiĝu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan ĉielruĝon.
- 9 Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj; Mi prikantos Vin inter la gentoj.
- 10 Ĉar granda ĝis la ĉielo estas Via boneco, Kaj ĝis la nuboj estas Via vero.
- 11 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗