시편 51편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 19절
- 1 Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via boneco; Laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.
- 2 Lavu min tute pure de mia krimo, Kaj purigu min de mia peko.
- 3 Ĉar miajn kulpojn mi konsciadas; Kaj mia peko estas ĉiam antaŭ mi.
- 4 Antaŭ Vi sola mi pekis, Kaj mi faris tion, kio estas malbona antaŭ Viaj okuloj; Tial Vi estas justa en Via vorto Kaj pura en Via juĝo.
- 5 Mi estas ja naskita en krimo; Kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino.
- 6 Vi amas ja veron en la koro, Kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi saĝon.
- 7 Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura; Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo.
- 8 Aŭdigu al mi ĝojon kaj gajecon, Kaj regajiĝos la ostoj, kiujn Vi batis.
- 9 Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj, Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku.
- 10 Koron puran kreu al mi, ho Dio, Kaj spiriton fidelan novigu en mi.
- 11 Ne forpuŝu min de Via vizaĝo, Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi.
- 12 Redonu al mi la ĝojon de Via helpo; Kaj spirito bonfara fortikigu min.
- 13 Mi instruos al la krimuloj Vian vojon; Kaj pekuloj revenos al Vi.
- 14 Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo; Mia lango kantos Vian justecon.
- 15 Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron.
- 16 Ĉar Vi ne deziras oferdonon, alie mi ĝin donus; Brulofero ne plaĉas al Vi.
- 17 Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas.
- 18 Bonfaru al Cion laŭ Via favoro, Konstruu la murojn de Jerusalem;
- 19 Tiam plaĉos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj plenofero; Tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗