시편 50편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 23절
- 1 Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis, Kaj vokis la teron de la sunleviĝo ĝis la sunsubiro.
- 2 El Cion, la perfektaĵo de beleco, Dio ekbrilis.
- 3 Nia Dio venas kaj ne silentas; Fajro ekstermanta estas antaŭ Li, Ĉirkaŭ Li estas granda ventego.
- 4 Li vokas la ĉielon supre kaj la teron, Por juĝi Sian popolon:
- 5 Kolektu al Mi Miajn fidelulojn, Kiuj faris kun Mi interligon ĉe oferdono.
- 6 Kaj la ĉielo proklamis Lian justecon, Ĉar Dio estas tiu juĝanto. Sela.
- 7 Aŭskultu, ho Mia popolo, kaj Mi parolos; Ho Izrael, Mi atestos pri vi; Mi estas Dio, via Dio.
- 8 Ne pro viaj oferdonoj Mi vin riproĉos, Ĉar viaj bruloferoj estas ĉiam antaŭ Mi.
- 9 Mi ne prenos el via domo bovidon, Nek el viaj kortoj kaprojn:
- 10 Ĉar al Mi apartenas ĉiuj bestoj en la arbaroj, Miloj da brutoj sur la montoj;
- 11 Mi konas ĉiujn birdojn sur la montoj, Kaj ĉiuj bestoj de la kampoj estas antaŭ Mi.
- 12 Se Mi fariĝus malsata, Mi ne dirus al vi, Ĉar al Mi apartenas la mondo, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
- 13 Ĉu Mi manĝas viandon de bovoj, Kaj ĉu Mi trinkas sangon de kaproj?
- 14 Oferdonu al Dio dankon, Kaj plenumu antaŭ la Plejaltulo viajn promesojn.
- 15 Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.
- 16 Sed al la malpiulo Dio diris: Por kio vi parolas pri Miaj leĝoj Kaj portas Mian interligon en via buŝo,
- 17 Dum vi malamas moralinstruon Kaj ĵetas Miajn vortojn malantaŭen de vi?
- 18 Kiam vi vidas ŝteliston, vi aliĝas al li, Kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto;
- 19 Vian buŝon vi uzas por malbono, Kaj via lango plektas falsaĵon;
- 20 Vi sidas kaj parolas kontraŭ via frato, Pri la filo de via patrino vi kalumnias.
- 21 Tion vi faris, kaj Mi silentis; Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi. Mi punos vin, kaj Mi metos ĉion antaŭ viajn okulojn.
- 22 Komprenu ĉi tion, vi, kiuj forgesas Dion; Alie Mi disŝiros, kaj neniu savos.
- 23 Kiu oferdonas dankon, tiu Min honoras; Kaj kiu estas singarda en la vojo, Al tiu Mi aperigos Dian helpon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗