로그인

시편 52편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 9절

  1. 1 Kial vi fanfaronas pro malbono, ho tirano? La boneco de Dio estas ĉiama.
  2. 2 Pereon intencas via lango, Kiel akrigita razilo ĝi tranĉas malicon.
  3. 3 Vi pli amas malbonon, ol bonon; Pli mensogi, ol diri veron. Sela.
  4. 4 Vi amas ĉian parolon pereigan, Parolon malican.
  5. 5 Tial Dio pereigos vin por ĉiam, Elŝiros vin el via tendo, Kaj elĵetos vin el la lando de la vivantoj. Sela.
  6. 6 Kaj virtuloj vidos kaj ektimos, Kaj pri li ili ridos, dirante:
  7. 7 Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton, Sed fidis sian grandan riĉecon, Sentis sin forta per sia malbonpovado.
  8. 8 Kaj mi, kiel verda olivarbo en la domo de Dio, Fidas la bonecon de Dio ĉiam kaj eterne.
  9. 9 Mi dankos Vin eterne por tio, kion Vi faris, Kaj mi esperos al Via nomo, ĉar Vi estas bona por Viaj fideluloj.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗