시편 49편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 20절
- 1 Aŭskultu ĉi tion, ĉiuj popoloj; Atentu, ĉiuj loĝantoj de la mondo,
- 2 Kaj altrangulo kaj malaltrangulo, Riĉulo kaj malriĉulo kune.
- 3 Mia buŝo diros saĝaĵon, Kaj la penso de mia koro prudentaĵon.
- 4 Mi klinos mian orelon al sentenco; Sur harpo mi esprimos mian enigmon.
- 5 Kial mi devus timi en tagoj de malbono, Kiam min ĉirkaŭas la malboneco de miaj persekutantoj,
- 6 Kiuj fidas sian potencon Kaj fanfaronas per sia granda riĉeco?
- 7 Fraton tute ne liberigos homo, Nek donos al Dio elaĉeton por li
- 8 (Multekosta estus la elaĉeto de ilia animo, Kaj neniam tio estos),
- 9 Ke li restu viva eterne, Ke li ne vidu la tombon.
- 10 Oni ja vidas, ke saĝuloj mortas, Kaj ankaŭ malsaĝulo kaj sensciulo pereas Kaj lasas al aliaj sian havon.
- 11 Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por ĉiam, Kaj iliaj loĝejoj de generacio al generacio; Ili nomas siajn bienojn laŭ siaj nomoj.
- 12 Sed homo ne restas longe en honoro; Li egaliĝas al bruto buĉota.
- 13 Tia estas ilia vojo, ilia espero, Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. Sela.
- 14 Kiel ŝafoj ili estos metataj en Ŝeolon; La morto ilin paŝtos; Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, Kaj ilia bildo pereos en Ŝeol, perdinte loĝejon.
- 15 Sed Dio liberigos mian animon el la mano de Ŝeol, Ĉar Li prenos min. Sela.
- 16 Ne timu, kiam homo riĉiĝas, Kiam grandiĝas la gloro de lia domo.
- 17 Ĉar mortante li nenion prenos; Ne iros post li malsupren lia honoro.
- 18 Ĉar kvankam li ĝuigas sian animon dum sia vivado, Kaj oni vin laŭdas por tio, ke vi faras al vi bone,
- 19 Tamen li iros al la generacio de siaj patroj, Kiuj neniam vidos lumon.
- 20 Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton, Estas egala al bruto buĉota.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗