시편 48편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 14절
- 1 Granda estas la Eternulo, Kaj tre glora en la urbo de nia Dio, Sur Lia sankta monto.
- 2 Bela altaĵo, ĝojiga por la tuta tero Estas la monto Cion, en la norda regiono, La urbo de la granda Reĝo.
- 3 Dio estas konata en ĝiaj palacoj, kiel rifuĝejo.
- 4 Jen kolektiĝis la reĝoj, Sed ĉiuj kune foriris.
- 5 Ili vidis kaj ekmiris, Konfuziĝis kaj forkuris.
- 6 Teruro ilin atakis, Tremo, kiel ĉe akuŝantino.
- 7 Per orienta vento Vi ruinigis la ŝipojn de Tarŝiŝ.
- 8 Kion ni aŭdis, tion ni vidis En la urbo de la Eternulo Cebaot, en la urbo de nia Dio; Dio fortikigu ĝin por ĉiam! Sela.
- 9 Ni meditis, ho Dio, pri Via boneco, Interne de Via templo.
- 10 Kiel Via nomo, ho Dio, Tiel Via gloro estas en la finoj de la tero; Plena de justeco estas Via dekstra mano.
- 11 Ĝoju la monto Cion, Ĝoju la filinoj de Jehuda, Pro Via juĝoj.
- 12 Iru ĉirkaŭ Cion kaj ĉirkaŭrigardu ĝin, Kalkulu ĝiajn turojn.
- 13 Atentu ĝiajn fortikaĵojn, Vizitu ĝiajn palacojn, Por ke vi rakontu al estonta generacio.
- 14 Ĉar jen estas Dio, nia Dio, por ĉiam kaj eterne; Li estos nia kondukanto ĝis la morto.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗