시편 47편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 9절
- 1 Ĉiuj popoloj, plaŭdu per la manoj, Kriu al Dio per voĉo de kanto.
- 2 Ĉar la Eternulo Plejalta estas timinda; Li estas granda Reĝo super la tuta tero.
- 3 Li subigas al ni popolojn Kaj metas gentojn sub niajn piedojn.
- 4 Li elektas por ni nian heredon, La majeston de Jakob, kiun Li amas. Sela.
- 5 Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo, La Eternulo ĉe trumpetado.
- 6 Kantu al Dio, kantu! Kantu al nia Reĝo, kantu!
- 7 Ĉar Dio estas la Reĝo de la tuta tero: Kantu edifan kanton!
- 8 Dio reĝas super la popoloj; Dio sidas sur Sia sankta trono.
- 9 La princoj de la popoloj kolektiĝis, La popolo de la Dio de Abraham; Ĉar al Dio apartenas la ŝildoj de la tero; Li estas tre alta.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗