로그인

시편 46편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 11절

  1. 1 Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata.
  2. 2 Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.
  3. 3 Bruu, bolu Liaj akvoj, Tremu la montoj de ilia fiera ondado. Sela.
  4. 4 Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio, La sanktan loĝejon de la Plejaltulo.
  5. 5 Dio estas en ĝia mezo, ĝi ne ŝanceliĝos; Dio ĝin helpas en frua mateno.
  6. 6 Ekbruis popoloj, ekŝanceliĝis regnoj; Li sonigis Sian voĉon, kaj la tero fandiĝis.
  7. 7 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.
  8. 8 Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, Kiu faris detruojn sur la tero,
  9. 9 Kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro.
  10. 10 Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.
  11. 11 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗