시편 45편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 17절
- 1 Mia koro pleniĝis per bona temo; Mi kantos pri reĝo; Mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.
- 2 Vi estas la plej bela el la homidoj; Ĉarmo estas sur viaj lipoj; Tial Dio benis vin por ĉiam.
- 3 Zonu vian lumbon per glavo, Vi, forta per via majesteco kaj beleco.
- 4 Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero, Por justeco al la humiluloj; Kaj via dekstra mano montros miraklojn.
- 5 Viaj sagoj estas akraj; Kaj, faligante antaŭ vi la popolojn, Ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo.
- 6 Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.
- 7 Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn kamaradojn.
- 8 De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj; En palacoj eburaj ĝojigas vin muziko.
- 9 Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj; Ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro.
- 10 Aŭdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon, Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;
- 11 Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon, Ĉar li estas via sinjoro, tiam vi kliniĝu antaŭ li.
- 12 Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; Petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.
- 13 En sia plena ornamo estas interne la reĝidino; El ora teksaĵo estas ŝia vesto.
- 14 En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo; Post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, ŝiaj koleginoj.
- 15 Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj; Ili eniras en la palacon de la reĝo.
- 16 Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj; Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.
- 17 Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; Tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗