시편 44편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 26절
- 1 Ho Dio, per niaj oreloj ni aŭdis, niaj patroj rakontis al ni, Kion Vi faris en iliaj tagoj, en tempo antikva.
- 2 Vi per Via mano forpelis popolojn, kaj ilin Vi enloĝigis; Popolojn Vi pereigis, kaj ilin Vi vastigis.
- 3 Ĉar ne per sia glavo ili akiris la teron, Kaj ne ilia brako helpis ilin; Sed nur Via dekstra mano kaj Via brako kaj la lumo de Via vizaĝo, Ĉar Vi ilin favoris.
- 4 Vi estas mia Reĝo, ho Dio; Disponu helpon al Jakob.
- 5 Per Vi ni disbatos niajn malamikojn; Per Via nomo ni piedpremos niajn kontraŭbatalantojn.
- 6 Ĉar ne mian pafarkon mi fidas, Mia glavo min ne helpos.
- 7 Sed Vi helpas nin kontraŭ niaj malamikoj, Kaj niajn malamantojn Vi kovras per honto.
- 8 Dion ni gloros ĉiutage, Kaj Vian nomon ni dankos eterne. Sela.
- 9 Tamen Vi nin forlasis kaj hontigis, Kaj Vi ne eliras kun nia militistaro.
- 10 Vi devigas nin forkuri de nia malamiko, Ke niaj malamantoj nin prirabu;
- 11 Vi fordonas nin por formanĝo, kiel ŝafojn, Kaj inter la popolojn Vi disĵetis nin;
- 12 Vi vendis Vian popolon por nenio, Kaj prenis por ili nenian prezon;
- 13 Vi faris nin malestimataĵo por niaj najbaroj, Mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj;
- 14 Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj, Ke la nacioj balancas pri ni la kapon.
- 15 Ĉiutage mia malhonoro estas antaŭ mi, Kaj honto kovras mian vizaĝon,
- 16 Pro la voĉo de mokanto kaj insultanto, Antaŭ la vizaĝo de malamiko kaj venĝanto.
- 17 Ĉio tio trafis nin, sed ni Vin ne forgesis, Kaj ni ne perfidiĝis al Via interligo.
- 18 Ne retiriĝis nia koro, Kaj niaj paŝoj ne deflankiĝis de Via vojo.
- 19 Kiam Vi batis nin sur loko de ŝakaloj Kaj kovris nin per ombro de morto,
- 20 Tiam se ni forgesus la nomon de nia Dio Kaj ni etendus niajn manojn al fremda dio:
- 21 Ĉu Dio tion ne trovus? Li ja scias la sekretojn de la koro.
- 22 Pro Vi ni ja estas mortigataj ĉiutage; Oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo.
- 23 Leviĝu, kial Vi dormas, mia Sinjoro? Vekiĝu, ne forpuŝu por ĉiam.
- 24 Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon, Forgesas nian mizeron kaj nian suferon?
- 25 Nia animo estas ja ĵetita en la polvon; Nia korpo kliniĝis al la tero.
- 26 Leviĝu; helpu kaj savu nin pro Via boneco.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗