시편 37편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 40절
- 1 Ne incitiĝu pro la malvirtuloj; Ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste.
- 2 Ĉar simile al herbo ili rapide dehakiĝas, Kaj kiel verda vegetaĵo ili forvelkas.
- 3 Fidu la Eternulon kaj faru bonon; Loĝu sur la tero kaj konservu honestecon.
- 4 Serĉu plezuron ĉe la Eternulo, Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.
- 5 Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, Kaj Li faros.
- 6 Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon, Kaj vian justecon kiel tagmezon.
- 7 Silentu antaŭ la Eternulo kaj esperu al Li; Ne incitiĝu, kiam sukcesas homo, Kiu plenumas malbonajn intencojn.
- 8 Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; Ne incitiĝu, ke vi ne faru malbonon.
- 9 Ĉar malbonfarantoj ekstermiĝos, Kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron.
- 10 Ankoraŭ malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne ekzistos; Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos.
- 11 Kaj la humiluloj heredos la teron Kaj ĝuos grandan pacon.
- 12 Malvirtulo malbonintencas kontraŭ virtulo Kaj frapas kontraŭ li per siaj dentoj.
- 13 Sed mia Sinjoro ridas pri li; Ĉar Li vidas, ke venas lia tago.
- 14 Glavon nudigas la malvirtuloj kaj streĉas sian pafarkon, Por faligi mizerulon kaj malriĉulon kaj buĉi virtulon.
- 15 Ilia glavo trafos en ilian koron, Kaj iliaj pafarkoj rompiĝos.
- 16 Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, Ol la granda havo de multaj malpiuloj.
- 17 Ĉar la brakoj de malpiuloj rompiĝas; Sed la virtulojn la Eternulo subtenas.
- 18 La Eternulo scias la tagojn de la virtuloj; Kaj ilia havo restos eterne.
- 19 Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj.
- 20 Ĉar la malvirtuloj pereos, Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj, Ili malaperos kiel fumo.
- 21 Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas; Sed piulo korfavoras kaj donas.
- 22 Ĉar Liaj benitoj heredos la teron, Kaj Liaj malbenitoj ekstermiĝos.
- 23 De la Eternulo fortikiĝas la paŝoj de virta homo, Kaj lia vojo plaĉas al Li.
- 24 Falante, li ne estos forĵetita; Ĉar la Eternulo subtenos lian manon.
- 25 Mi estis juna kaj mi maljuniĝis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon.
- 26 Ĉiutage li korfavoras kaj pruntedonas, Kaj liaj infanoj estos benitaj.
- 27 Forturniĝu de malbono kaj faru bonon, Kaj vi vivos eterne.
- 28 Ĉar la Eternulo amas justecon, Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; Ĉiam ili estos gardataj; Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.
- 29 La virtuloj heredos la teron Kaj loĝos sur ĝi eterne.
- 30 La buŝo de virtulo parolas saĝon, Kaj lia lango diras justecon.
- 31 La ordonoj de lia Dio estas en lia koro; Liaj paŝoj ne ŝanceliĝas.
- 32 Malvirtulo subrigardas virtulon Kaj celas mortigi lin.
- 33 Sed la Eternulo ne lasos lin en liaj manoj, Kaj ne kondamnos lin, kiam li estos juĝata.
- 34 Esperu al la Eternulo kaj tenu vin je Lia vojo, Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron; Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj.
- 35 Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin larĝe, kiel sukplena multebranĉa arbo;
- 36 Sed apenaŭ mi preterpasis, li jam ne ekzistis; Mi serĉis lin, kaj li jam ne estis trovebla.
- 37 Konservu senkulpecon kaj celu veron, Ĉar estontecon havas homo pacema;
- 38 Sed la krimuloj ĉiuj estos ekstermitaj; La estonteco de la malpiuloj pereos.
- 39 La virtuloj havas helpon de la Eternulo; Li estas ilia forto en tempo de mizero.
- 40 Kaj la Eternulo ilin helpos kaj savos; Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin, Ĉar ili fidas Lin.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗