시편 38편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 22절
- 1 Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, Kaj ne en Via furiozo min punu.
- 2 Ĉar Viaj sagoj penetris en min, Kaj pezas sur mi Via mano.
- 3 Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko.
- 4 Ĉar miaj krimoj superas mian kapon; Kiel peza ŝarĝo, ili estas tro pezaj por mi.
- 5 Malbonodoras kaj pusas miaj ulceroj Pro mia malsaĝeco.
- 6 Mi kurbiĝis kaj kliniĝis treege, La tutan tagon mi iras malgaja.
- 7 Ĉar miaj internaĵoj estas plenaj de brulumo, Kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo.
- 8 Mi tute senfortiĝis kaj kadukiĝis, Mi kriegas pro malkvieteco de mia koro.
- 9 Mia Sinjoro, antaŭ Vi estas ĉiuj miaj deziroj, Kaj mia ĝemo ne estas kaŝita antaŭ Vi.
- 10 Mia koro tremegas, forlasis min mia forto; Kaj eĉ la lumo de miaj okuloj ne estas ĉe mi.
- 11 Miaj amikoj kaj kamaradoj repaŝis pro mia pesto, Kaj miaj proksimuloj stariĝis malproksime.
- 12 Kaj insidis kontraŭ mi tiuj, kiuj celas mian vivon, Kaj miaj malbondezirantoj parolas pri mia pereo, Kaj malicojn ili pripensas ĉiutage.
- 13 Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne aŭdas; Kiel mutulo, kiu ne malfermas sian buŝon.
- 14 Mi estas kiel homo, kiu ne aŭdas Kaj kiu ne havas en sia buŝo reparolon.
- 15 Sed al Vi, ho Eternulo, mi esperas; Vi aŭskultos, mia Sinjoro, mia Dio.
- 16 Ĉar mi diris: Ili povus ĝoji pri mi; Ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo ekŝanceliĝus.
- 17 Ĉar mi estas preta fali, Kaj mia sufero estas ĉiam antaŭ mi.
- 18 Ĉar mi konfesas mian kulpon; Kaj min ĉagrenas mia peko.
- 19 Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj, Kaj multaj estas miaj senkaŭzaj malamantoj.
- 20 Kaj tiuj, kiuj pagas al mi malbonon por bono, Atakas min pro tio, ke mi celas bonon.
- 21 Ne forlasu min, ho Eternulo; Mia Dio, ne malproksimiĝu de mi.
- 22 Rapidu, por helpi min, Mia Sinjoro, mia helpo!
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗