시편 36편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 12절
- 1 La pekado de malpiulo parolas al lia koro; Antaŭ liaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio.
- 2 Ĉar ĝi flatas al li en liaj okuloj, Ĝis lia pekado eltroviĝos kaj li malamiĝos.
- 3 La paroloj de lia buŝo estas krimo kaj malvero; Li ne volas kompreni, por fari bonon.
- 4 Krimon li pripensas sur sia kuŝejo; Li staras sur vojo ne bona; Malbonon li ne abomenas.
- 5 Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco, Via vereco ĝis la nuboj.
- 6 Via justeco estas kiel la montoj de Dio, Viaj juĝoj estas granda abismo; Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo.
- 7 Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio! Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de Viaj flugiloj.
- 8 Ili satiĝas per la riĉa havo de Via domo, Kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas.
- 9 Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo, Kaj en Via lumo ni vidas lumon.
- 10 Venigu Vian favoron sur tiujn, kiuj Vin konas, Kaj Vian bonecon sur la honestulojn.
- 11 Ne paŝu sur min piedo de fiereco, Kaj mano de malpiuloj ne renversu min.
- 12 Tie falu la farantoj de malbono; Ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗