시편 30편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 12절
- 1 Psalmo-kanto ĉe inaŭguro de la Domo; de David. Mi gloros Vin alte, ho Eternulo, Ĉar Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi.
- 2 Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi, Kaj Vi min sanigis.
- 3 Ho Eternulo, Vi ellevis el Ŝeol mian animon; Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon.
- 4 Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj, Kaj gloru Lian sanktan nomon.
- 5 Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero, Sed tutan vivon daŭras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos ĝojego.
- 6 Kaj mi diris en la tempo de mia feliĉo: Mi neniam falos.
- 7 Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike; Sed kiam Vi kaŝis Vian vizaĝon, mi konfuziĝis.
- 8 Al Vi, ho Eternulo, mi vokis, Kaj al la Eternulo mi preĝis:
- 9 Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon? Ĉu gloros Vin polvo? ĉu ĝi aŭdigos Vian veron?
- 10 Aŭskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min; Ho Eternulo, estu helpanto al mi.
- 11 Vi anstataŭigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojo,
- 12 Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentiĝu. Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗