시편 29편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 11절
- 1 Tributu al la Eternulo, vi potenculoj, Tributu al la Eternulo honoron kaj forton.
- 2 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Kliniĝu antaŭ la Eternulo en sankta ornamo.
- 3 La voĉo de la Eternulo iras super la akvoj; La Dio de gloro tondras, La Eternulo super grandaj akvoj.
- 4 La voĉo de la Eternulo iras kun forto, La voĉo de la Eternulo iras kun majesto.
- 5 La voĉo de la Eternulo rompas cedrojn, La Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon.
- 6 Li saltigas ilin kiel bovidon, Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon.
- 7 La voĉo de la Eternulo elhakas fajran flamon.
- 8 La voĉo de la Eternulo skuas dezerton, La Eternulo skuas la dezerton Kadeŝ.
- 9 La voĉo de la Eternulo igas cervinojn naski, kaj nudigas arbarojn; Kaj en Lia templo ĉio parolas pri Lia gloro.
- 10 La Eternulo regis en la tempo de la diluvo, La Eternulo restos Reĝo eterne.
- 11 La Eternulo donos forton al Sia popolo, La Eternulo benos Sian popolon per paco.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗