시편 31편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 24절
- 1 Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita; Per Via justeco savu min.
- 2 Klinu al mi Vian orelon, rapide savu min! Estu por mi forta roko, fortika kastelo, por helpi min.
- 3 Ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo; Kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.
- 4 Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraŭ mi; Ĉar Vi estas mia fortikaĵo.
- 5 En Vian manon mi transdonas mian spiriton; Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero.
- 6 Mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj, Sed mi fidas la Eternulon.
- 7 Mi gajas kaj ĝojas pro Via favoro; Ĉar Vi vidis min mizeron, Vi eksciis la suferojn de mia animo,
- 8 Kaj Vi ne transdonis min en la manon de malamiko, Vi starigis miajn piedojn sur vasta loko.
- 9 Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi suferas; Malfortiĝis de malĝojo mia okulo, mia animo, kaj mia korpo.
- 10 Ĉar mia vivo konsumiĝis de malĝojo kaj miaj jaroj de ĝemado; Mia forto malaperis per mia kulpo, kaj miaj ostoj malfortiĝis.
- 11 Per ĉiuj miaj malamikoj mi fariĝis granda hontindaĵo por miaj najbaroj Kaj teruraĵo por miaj konatoj; Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi.
- 12 Oni forgesis pri mi en la koro, kiel pri mortinto; Mi fariĝis kiel rompita vazo.
- 13 Ĉar mi aŭdas la insultojn de multaj; Ĉirkaŭe estas minacoj; Ili kune konspiras kontraŭ mi, Ili intencas pereigi mian vivon.
- 14 Sed mi-mi fidas Vin, ho Eternulo; Mi diras: Vi estas mia Dio.
- 15 En Via mano estas mia sorto; Savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj.
- 16 Lumu per Via vizaĝo al Via sklavo, Helpu min per Via boneco.
- 17 Ho Eternulo, ne hontigu min, ĉar mi vokis al Vi; Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentiĝu por Ŝeol.
- 18 Mutiĝu la mensogaj buŝoj, Kiuj parolas arogante kontraŭ piulo, Kun fiero kaj malestimo.
- 19 Kiel granda estas Via boneco, kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas, Kaj kiun Vi faris antaŭ la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas!
- 20 Vi kovras ilin per la kovro de Via vizaĝo kontraŭ homaj atencoj, Vi kaŝas ilin en tendo kontraŭ malamikaj langoj.
- 21 Glorata estu la Eternulo, Kiu aperigis al mi mirindan favoron en fortikigita urbo.
- 22 Kaj mi diris en mia konfuziĝo: Mi estas forpuŝita for de Viaj okuloj; Tamen Vi aŭskultis la voĉon de mia preĝo, kiam mi vokis al Vi.
- 23 Amu la Eternulon, ĉiuj Liaj piuloj; La fidelulojn la Eternulo gardas, Kaj Li repagas sufiĉege al tiuj, kiuj agas malhumile.
- 24 Estu kuraĝaj, kaj forta estu via koro, Vi ĉiuj, kiuj esperas al la Eternulo!
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗