시편 4편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 8절
- 1 Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio! En premo Vi liberigas min; Korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon.
- 2 Homidoj, ĝis kiam mia honoro estos malhonorata? Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron? Sela. Sela.
- 3 Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si; La Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li.
- 4 Tremu, kaj ne peku; Meditu en viaj koroj, sur viaj kuŝejoj, kaj estu fortikanimaj. Sela.
- 5 Oferdonu oferojn piajn, Kaj fidu la Eternulon.
- 6 Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo!
- 7 Vi metis ĝojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultiĝas.
- 8 Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas; Ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗