로그인

시편 28편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 9절

  1. 1 Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; Mia Roko, ne silentu al mi; Se Vi silentos al mi, mi similiĝos al tiuj, Kiuj iras en la tombon.
  2. 2 Aŭskultu la voĉon de mia petego, kiam mi krias al Vi, Kiam mi levas miajn manojn al Via plejsanktejo.
  3. 3 Ne kunpereigu min kune kun malpiuloj, kaj kun krimfarantoj, Kiuj parolas pace kun siaj proksimuloj, Dum malbono estas en ilia koro.
  4. 4 Redonu al ili laŭ iliaj faroj kaj laŭ iliaj malbonaj agoj; Laŭ la faroj de iliaj manoj redonu al ili; Redonu al ili, kion ili meritas.
  5. 5 Ĉar ili ne atentas la agojn de la Eternulo Kaj la farojn de Liaj manoj, Li disbatos ilin kaj ne rekonstruos.
  6. 6 Glorata estu la Eternulo, Ĉar Li aŭskultis la voĉon de mia petego.
  7. 7 La Eternulo estas mia forto kaj mia ŝildo; Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min; Tial ekĝojas mia koro, Kaj per mia kanto mi Lin gloros.
  8. 8 La Eternulo estas ilia forto, Li estas savanta forto por Sia sanktoleito.
  9. 9 Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon, Kaj paŝtu kaj altigu ilin eterne.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗