시편 25편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 22절
- 1 Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon.
- 2 Ho mia Dio, Vin mi fidas; Ne lasu min hontiĝi; Ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi.
- 3 Ĉar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontiĝos; Nur tiuj hontiĝos, kiuj forlasas Vin senpripense.
- 4 Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi; Instruu min sekvi Vian iradon.
- 5 Gvidu min en Via vero kaj lernigu min, Ĉar Vi estas la Dio, kiu min helpas; Al Vi mi esperas ĉiun tagon.
- 6 Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon, Ĉar ili estis de ĉiam.
- 7 La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; Laŭ Via favorkoreco rememoru min, Pro Via boneco, ho Eternulo!
- 8 Bona kaj justa estas la Eternulo, Tial Li montras al pekantoj la vojon.
- 9 Li gvidas la humilulojn en justeco, Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn.
- 10 Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj, Kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn.
- 11 Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, Ĉar ĝi estas granda.
- 12 Al ĉiu homo, kiu timas la Eternulon, Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti.
- 13 Lia animo ĝuos bonon, Kaj liaj idoj posedos la teron.
- 14 Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj; Kaj Sian aranĝon Li sciigas al ili.
- 15 Miaj okuloj estas ĉiam direktitaj al la Eternulo, Ĉar Li eltiras el reto miajn piedojn.
- 16 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Ĉar mi estas soleca kaj mizera.
- 17 La suferoj de mia koro estas grandaj; El mia premateco elkonduku min.
- 18 Rigardu mian suferon kaj mizeron, Kaj pardonu ĉiujn miajn pekojn.
- 19 Rigardu, kiel multaj estas miaj malamikoj Kaj per kia kruela malamo ili min malamas.
- 20 Gardu mian animon kaj savu min; Ne lasu min hontiĝi, ĉar Vin mi fidas.
- 21 Senkulpeco kaj justeco defendu min, Ĉar al Vi mi esperas.
- 22 Liberigu, ho Dio, Izraelon el ĉiuj liaj suferoj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗