로그인

시편 24편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 10절

  1. 1 Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, La mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
  2. 2 Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis Kaj sur la akvoj ĝin fortikigis.
  3. 3 Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo? Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?
  4. 4 Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, Kiu ne fordonis sian animon al malvero Kaj ne ĵuras trompe.
  5. 5 Li ricevos benon de la Eternulo, Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.
  6. 6 Tio estas la gento de Liaj adorantoj, De la serĉantoj de Via vizaĝo, ho Dio de Jakob. Sela.
  7. 7 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro.
  8. 8 Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo forta kaj potenca, La Eternulo, la potenculo de milito.
  9. 9 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro.
  10. 10 Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Reĝo de gloro. Sela.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗