시편 26편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 12절
- 1 Juĝu min, ho Eternulo, ĉar mi iris en sincereco kaj la Eternulon mi fidis; Mi ne ŝanceliĝos.
- 2 Esploru min, ho Eternulo, kaj elprovu min; Refandu mian internaĵon kaj mian koron.
- 3 Ĉar Via favorkoreco estas antaŭ miaj okuloj; Kaj mi marŝas en Via vero.
- 4 Mi ne sidas kun homoj malveremaj, Kaj kun falsemuloj mi ne iros.
- 5 Mi malamas societon de malbonfarantoj, Kaj kun malpiuloj mi ne sidos.
- 6 Mi lavas miajn manojn per senkulpeco; Kaj mi moviĝas ĉirkaŭ Via altaro, ho Eternulo,
- 7 Por aŭdigi laŭte gloradon Kaj famigi ĉiujn Viajn miraklojn.
- 8 Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo, Kaj la lokon, en kiu loĝas Via gloro.
- 9 Ne pereigu mian animon kune kun la pekuloj, Nek mian vivon kun la sangaviduloj,
- 10 En kies manoj estas krimo Kaj kies dekstra mano estas plena de subaĉetaj donacoj.
- 11 Kaj mi iras en senkulpeco; Liberigu min kaj korfavoru min.
- 12 Mia piedo staras sur ebena loko; En kunvenoj mi benos la Eternulon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗