시편 23편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 6절
- 1 La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos.
- 2 Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.
- 3 Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo.
- 4 Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min.
- 5 Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj; Vi ŝmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.
- 6 Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗