시편 22편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 31절
- 1 Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min, Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj?
- 2 Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas; En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon.
- 3 Sed Vi estas sankta, Ho Vi, kiu loĝas inter la glorado de Izrael.
- 4 Vin fidis niaj patroj; Ili fidis, kaj Vi ilin helpis.
- 5 Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti.
- 6 Sed mi estas vermo kaj ne homo; Mokata de la homoj, malestimata de la popolo.
- 7 Ĉiuj, kiuj min vidas, insultas min, Malfermegas la buŝon, balancas la kapon, dirante:
- 8 Li apogis sin al la Eternulo: Tiu helpu lin; Tiu savu lin, se Li amas lin.
- 9 Vi eltiris ja min el la ventro, Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino.
- 10 Al Vi mi estis ĵetita de post la momento de mia naskiĝo; De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio.
- 11 Ne malproksimiĝu de mi, Ĉar malfeliĉo estas proksima, kaj helpanton mi ne havas.
- 12 Ĉirkaŭis min multaj bovoj, Fortaj bovoj Baŝanaj stariĝis ĉirkaŭ mi.
- 13 Ili malfermegis kontraŭ mi siajn buŝojn, Kiel leono ŝiranta kaj krieganta.
- 14 Kiel akvo mi disverŝiĝis, Kaj disiĝis ĉiuj miaj ostoj; Mia koro fariĝis kiel vakso, Fandiĝis en mia interno.
- 15 Mia forto elsekiĝis kiel peco da poto; Mia lango algluiĝis al mia palato; Kaj Vi metas min en tomban polvon.
- 16 Ĉar ĉirkaŭis min hundoj; Amaso da malbonuloj staras ĉirkaŭ mi; Ili mordas miajn manojn kaj piedojn.
- 17 Mi povas kalkuli ĉiujn miajn ostojn; Ili rigardas kaj konstante rigardas.
- 18 Ili dividas miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotas.
- 19 Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimiĝu; Mia forto, rapidu, por helpi min.
- 20 Savu de la glavo mian animon, Mian solan savu de la hundo.
- 21 Savu min de buŝo de leono, Kaj helpu min kontraŭ kornoj de bubaloj.
- 22 Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.
- 23 Respektantoj de la Eternulo, gloru Lin; Tuta semo de Jakob, honoru Lin; Tuta semo de Izrael, estimegu Lin.
- 24 Ĉar Li ne malŝatis kaj ne malestimis la suferojn de premato, Kaj ne kaŝis antaŭ li Sian vizaĝon; Sed aŭskultis lin, kiam tiu kriis al Li.
- 25 Vin mi gloros en granda komunumo; Mi plenumos miajn promesojn antaŭ Liaj respektantoj.
- 26 La humiluloj manĝu kaj satiĝu, Gloru la Eternulon Liaj serĉantoj; Via koro vivu eterne.
- 27 Rememoros kaj revenos al la Eternulo ĉiuj finoj de la mondo; Kaj kliniĝos antaŭ Vi ĉiuj popolaj familioj.
- 28 Ĉar al la Eternulo apartenas la reĝado; Li reĝas super la popoloj.
- 29 Manĝos kaj kliniĝos ĉiuj grasuloj de la tero; Antaŭ Li genufleksos ĉiuj forirantaj al la tombo Kaj nepovantaj konservi sian animon viva.
- 30 Naskotaro Lin servos; Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio.
- 31 Al naskota popolo oni venos kaj predikos Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗