시편 21편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 13절
- 1 Ho Eternulo, pro Via forto ĝojas la reĝo, Kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!
- 2 Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li; Kaj la peton de lia buŝo Vi ne rifuzis. Sela.
- 3 Vi antaŭvenas al li kun beno de bono; Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro.
- 4 Vivon li petis de Vi; Kaj Vi donis al li longan vivon por ĉiam kaj eterne.
- 5 Granda estas lia honoro pro Via helpo; Gloron kaj majeston Vi metis sur lin.
- 6 Vi donas al li eternajn benojn; Vi gajigas lin per ĝojo antaŭ Via vizaĝo.
- 7 Ĉar la reĝo fidas la Eternulon, Kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos.
- 8 Trovos Via mano ĉiujn Viajn malamikojn, Via dekstra trovos Viajn malamantojn.
- 9 Vi similigos ilin al brulanta forno, kiam Vi koleros; La Eternulo englutos ilin per Sia kolero, Kaj fajro ilin formanĝos.
- 10 Ilian naskitaron Vi ekstermos de sur la tero, Kaj ilian semon el inter la homidoj.
- 11 Ĉar ili preparis malbonon por Vi, Pripensis atencon, sed ne povis ĝin plenumi.
- 12 Vi devigos ilin turni al Vi la dorson, Viajn tendenojn Vi direktos kontraŭ iliajn vizaĝojn.
- 13 Leviĝu, ho Eternulo, en Via forto; Ni kantos kaj gloros Vian potencon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗