시편 20편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 9절
- 1 La Eternulo aŭskultu vin en tago de mizero; Defendu vin la nomo de Dio de Jakob.
- 2 Li sendu al vi helpon el la sanktejo, Kaj el Cion Li vin fortigu.
- 3 Li rememoru ĉiujn viajn oferdonojn, Kaj via brulofero aperu grasa antaŭ Li. Sela.
- 4 Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj ĉiujn viajn intencojn Li plenumu.
- 5 Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu ĉiujn viajn petojn.
- 6 Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton; Li aŭskultas lin el Sia sankta ĉielo, Forte savas lin per Sia dekstra mano.
- 7 Unuj fidas veturilojn, aliaj ĉevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.
- 8 Ili ŝanceliĝas kaj falas, Kaj ni staras kaj tenas nin forte.
- 9 Ho Eternulo, savu; La Reĝo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗