로그인

시편 149편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 9절

  1. 1 Haleluja! Kantu al la Eternulo novan kanton, Lian gloron en la anaro de fideluloj.
  2. 2 Izrael ĝoju pri sia Kreinto, La filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.
  3. 3 Ili gloru Lian nomon en danco, Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.
  4. 4 Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; Li ornamas humilulojn per savo.
  5. 5 La fideluloj ĝoju en honoro, Kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.
  6. 6 Glorado al Dio estas en ilia buŝo, Kaj dutranĉa glavo en ilia mano,
  7. 7 Por fari venĝon super la popoloj, Punkorektadon super la gentoj;
  8. 8 Por malliberigi iliajn reĝojn per ĉenoj Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj;
  9. 9 Por fari super ili antaŭdestinitan juĝon. Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. Haleluja!

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗