로그인

시편 150편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 6절

  1. 1 Haleluja! Gloru Dion en Lia sanktejo, Gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto.
  2. 2 Gloru Lin por Liaj potencaj faroj, Gloru Lin laŭ Lia granda majesto.
  3. 3 Gloru Lin per sonado de trumpeto, Gloru Lin per psaltero kaj harpo.
  4. 4 Gloru Lin per tamburino kaj danco, Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto.
  5. 5 Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj, Gloru Lin per tintantaj cimbaloj.
  6. 6 Ĉio spiranta gloru la Eternulon. Haleluja!

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗