시편 148편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 14절
- 1 Haleluja! Gloru la Eternulon el la ĉielo, Gloru Lin en la alto.
- 2 Gloru Lin, ĉiuj Liaj anĝeloj; Gloru Lin, ĉiuj Liaj militistaroj.
- 3 Gloru Lin, suno kaj luno; Gloru Lin, ĉiuj lumaj steloj.
- 4 Gloru Lin, plej supraj ĉieloj, Kaj la akvo, kiu estas super la ĉielo.
- 5 Ili gloru la nomon de la Eternulo; Ĉar Li ordonis, kaj ili kreiĝis.
- 6 Kaj Li starigis ilin por ĉiam, por eterne; Li donis leĝon, kiun ili ne malobeos.
- 7 Gloru la Eternulon el la tero, Marmonstroj kaj ĉiuj abismoj;
- 8 Fulmo kaj hajlo, neĝo kaj nebulo, Ventego, kiu plenumas Lian vorton;
- 9 Montoj kaj ĉiuj montetoj, Fruktoportaj arboj kaj ĉiuj cedroj;
- 10 Bestoj kaj ĉiaj brutoj, Rampaĵoj kaj flugilaj birdoj;
- 11 Reĝoj de la tero kaj ĉiuj popoloj, Princoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero;
- 12 Junuloj kaj junulinoj, Maljunuloj kaj knaboj.
- 13 Ili gloru la nomon de la Eternulo, Ĉar sole Lia nomo estas alta, Lia majesto estas sur la tero kaj en la ĉielo.
- 14 Kaj Li altigis la kornon de Sia popolo, La gloron de ĉiuj Liaj fideluloj, De la filoj de Izrael, Lia plej proksima popolo. Haleluja!
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗