시편 147편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 20절
- 1 Haleluja! Ĉar estas bone kanti al nia Dio, Ĉar agrabla estas la glorkantado.
- 2 La Eternulo konstruas Jerusalemon, La elpelitojn de Izrael Li kolektas.
- 3 Li sanigas la korprematojn Kaj bandaĝas iliajn vundojn.
- 4 Li kalkulas la stelojn, Kaj al ili ĉiuj Li donas nomojn.
- 5 Granda estas nia Sinjoro kaj tre forta; Lia saĝo estas nemezurebla.
- 6 La Eternulo altigas la humilulojn; Sed la malvirtulojn Li malaltigas ĝis la tero.
- 7 Kantu al la Eternulo gloradon, Muziku al nia Dio per harpo.
- 8 Li kovras la ĉielon per nuboj, Pretigas por la tero pluvon, Kreskigas sur la montoj herbon.
- 9 Li donas al la bruto ĝian nutraĵon, Kaj al la korvidoj, kiuj krias.
- 10 Ne la forton de ĉevalo Li ŝatas; Ne la femuroj de homo al Li plaĉas:
- 11 Plaĉas al la Eternulo Liaj timantoj, Kiuj fidas Lian bonecon.
- 12 Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon; Gloru vian Dion, ho Cion.
- 13 Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, Li benis viajn filojn interne de vi.
- 14 Li donas pacon al viaj limoj, Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.
- 15 Li sendas Sian ordonon al la tero; Tre rapide kuras Lia vorto.
- 16 Li donas neĝon kiel lanon, Li ŝutas prujnon kiel cindron.
- 17 Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn; Kiu kontraŭstaros al Lia frosto?
- 18 Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas; Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo.
- 19 Li sciigas al Jakob Sian vorton, Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.
- 20 Tiel Li ne faras al iu alia popolo; Kaj Liajn decidojn ili ne scias. Haleluja!
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗