시편 146편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 10절
- 1 Haleluja! Gloru, ho mia animo, la Eternulon.
- 2 Mi gloros la Eternulon en la daŭro de mia tuta vivo, Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos.
- 3 Ne fidu eminentulojn, Homidon, kiu ne povas helpi.
- 4 Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; Kaj en tiu tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj.
- 5 Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob, Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,
- 6 Kiu kreis la ĉielon kaj la teron, La maron, kaj ĉion, kio estas en ili, Kiu gardas la veron eterne;
- 7 Kiu faras justecon al la prematoj, Donas panon al la malsataj. La Eternulo liberigas la malliberulojn;
- 8 La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj; La Eternulo restarigas la kurbigitojn; La Eternulo amas la virtulojn;
- 9 La Eternulo gardas la enmigrintojn, Subtenas orfon kaj vidvinon; Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.
- 10 La Eternulo reĝas eterne, Via Dio, ho Cion, por ĉiuj generacioj. Haleluja!
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗