시편 145편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 21절
- 1 Mi altigos Vin, mia Dio, ho Reĝo, Kaj mi benos Vian nomon ĉiam kaj eterne.
- 2 Ĉiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon ĉiam kaj eterne.
- 3 Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla.
- 4 Generacio al generacio laŭdos Viajn farojn Kaj rakontos pri Via potenco.
- 5 Pri la majesto de Via granda gloro Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.
- 6 La forton de Viaj timindaĵoj oni priparolos, Kaj Vian grandecon mi rakontos.
- 7 Oni gloros la renomon de Via granda boneco, Kaj oni prikantos Vian justecon.
- 8 Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, Longetolera kaj kun granda boneco.
- 9 La Eternulo estas bona por ĉiuj; Lia favorkoreco estas super ĉiuj Liaj kreitaĵoj.
- 10 Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj Viaj kreitaĵoj, Kaj Viaj fideluloj Vin benos.
- 11 Ili raportos pri la gloro de Via regno Kaj parolos pri Via potenco,
- 12 Por sciigi al la homidoj Lian potencon Kaj la majestan gloron de Lia regno.
- 13 Via reĝeco estas reĝeco eterna, Kaj Via regado estas por ĉiuj generacioj.
- 14 La Eternulo subtenas ĉiujn falantojn Kaj restarigas ĉiujn kurbigitojn.
- 15 Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi, Kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo.
- 16 Vi malfermas Vian manon Kaj satigas favore ĉion vivantan.
- 17 Justa estas la Eternulo en ĉiuj Siaj vojoj Kaj bona en ĉiuj Siaj faroj.
- 18 Proksima estas la Eternulo por ĉiuj, kiuj Lin vokas, Por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere.
- 19 La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, Kaj ilian krion Li aŭdas kaj helpas ilin.
- 20 La Eternulo gardas ĉiujn Sian amantojn, Kaj ĉiujn malvirtulojn Li ekstermas.
- 21 La gloron de la Eternulo eldiros mia buŝo, Kaj ĉiu karno benu Lian sanktan nomon ĉiam kaj eterne.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗