시편 144편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 15절
- 1 Benata estu la Eternulo, mia Roko, Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi:
- 2 Mia bono kaj mia fortikaĵo, Mia rifuĝejo kaj mia savanto, Mia ŝildo, Li, kiun mi fidas, Kiu submetas al mi mian popolon.
- 3 Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, Kaj homido, ke Vi lin atentas?
- 4 Homo estas simila al spireto; Liaj tagoj estas kiel pasanta ombro.
- 5 Ho Eternulo, klinu Vian ĉielon kaj iru malsupren; Tuŝu la montojn, kaj ili ekfumiĝos.
- 6 Ekbriligu fulmon, kaj dispelu ilin; Sendu Viajn sagojn, kaj konfuzu ilin.
- 7 Etendu Vian manon el supre; Liberigu min, kaj savu min el granda akvo, El la mano de fremduloj,
- 8 Kies buŝo parolas malveraĵon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.
- 9 Ho Dio, novan kanton mi kantos al Vi, Sur dekkorda psaltero mi muzikos al Vi,
- 10 Kiu donas helpon al la reĝoj, Kiu savas Sian sklavon David de danĝera glavo.
- 11 Liberigu min, kaj savu min el la mano de fremduloj, Kies buŝo parolas malveraĵon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.
- 12 Niaj filoj kiel plantitaĵoj kreskas en sia juneco; Niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, ornamoj de palaco;
- 13 Niaj grenejoj estas plenaj, enhavas sufiĉe da greno de ĉiu speco; Niaj ŝafoj estas en la nombro de miloj kaj dekmiloj sur niaj paŝtejoj;
- 14 Niaj bovoj estas ŝarĝitaj; Ne ekzistas difekto, ne ekzistas perdo, ne ekzistas ploro sur niaj stratoj;
- 15 Feliĉa estas la popolo, kiu havas tian staton; Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗