로그인

시편 143편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 12절

  1. 1 Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon, Atentu mian petegon laŭ Via vereco, Respondu al mi laŭ Via justeco.
  2. 2 Kaj ne eniru en juĝon kun Via sklavo, Ĉar neniu vivanta povos praviĝi antaŭ Vi.
  3. 3 Ĉar malamiko persekutis mian animon, Premis al la tero mian vivon; Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn.
  4. 4 Senfortiĝas en mi mia animo, Konsumiĝas en mi mia koro.
  5. 5 Mi rememoras la tagojn antikvajn, Mi meditas pri ĉiuj Viaj faroj, Mi pensas pri la faritaĵoj de Viaj manoj.
  6. 6 Mi etendas al Vi miajn manojn; Mia animo soifas Vin kiel seka tero. Sela.
  7. 7 Rapidu, aŭskultu min, ho Eternulo, mia spirito konsumiĝas; Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon, Ĉar mi similiĝus al la forirantaj en la tombon.
  8. 8 Aŭdigu al mi matene Vian bonecon, Ĉar Vin mi fidas; Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri, Ĉar al Vi mi levas mian animon.
  9. 9 Savu min de miaj malamikoj, ho Eternulo; Al Vi mi rifuĝas.
  10. 10 Instruu al mi plenumi Vian volon, ĉar Vi estas mia Dio; Via bona spirito gvidu min sur ebena tero.
  11. 11 Pro Via nomo, ho Eternulo, lasu min vivi; Pro Via justeco eligu mian animon el mizero.
  12. 12 Kaj pro Via favorkoreco ekstermu miajn malamikojn Kaj pereigu ĉiujn premantojn de mia animo, Ĉar mi estas Via sklavo.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗