로그인

시편 138편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 8절

  1. 1 Mi gloras Vin el mia tuta koro; Antaŭ la dioj mi Vin prikantas.
  2. 2 Mi kliniĝas antaŭ Via sankta templo, Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco; Ĉar Vi grandigis pli ol ĉio Vian nomon per Via vorto.
  3. 3 En la tago, kiam mi vokis, Vi aŭskultis min, Vi donis forton al mia animo.
  4. 4 Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj reĝoj de la tero, Ĉar ili aŭdis la vortojn de Via buŝo.
  5. 5 Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo; Ĉar granda estas la gloro de la Eternulo.
  6. 6 Ĉar kvankam la Eternulo estas alte, tamen Li rigardas humilulon, Kaj fierulon Li rimarkas de malproksime.
  7. 7 Kvankam mi iras meze de suferoj, tamen Vi konservas mian vivon; Kontraŭ la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon, Kaj Via dekstra mano min helpas.
  8. 8 La Eternulo plenumos por mi. Ho Eternulo, Via boneco estas eterna; La kreitaĵojn de Viaj manoj ne forlasu.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗