시편 137편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 9절
- 1 Apud la riveroj de Babel Ni sidis kaj ploris, Rememorante Cionon.
- 2 Sur la salikoj tie Ni pendigis niajn harpojn.
- 3 Ĉar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, Kaj niaj mokantoj ĝojon, dirante: Kantu al ni el la kantoj de Cion.
- 4 Kiel ni kantos sur fremda tero La kanton de la Eternulo?
- 5 Se mi forgesos vin, ho Jerusalem, Tiam forgesiĝu mia dekstra mano;
- 6 Algluiĝu mia lango al mia palato, Se mi vin ne memoros, Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj ĝojoj.
- 7 Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom La tagon de Jerusalem, kiam ili diris: Detruu, detruu ĝis ĝia fundamento.
- 8 Ho ruinigema filino de Babel! Bone estos al tiu, Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni.
- 9 Bone estos al tiu, Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur ŝtono.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗