시편 139편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 24절
- 1 Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas.
- 2 Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi leviĝas; Vi komprenas mian penson de malproksime.
- 3 Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas ĉirkaŭ mi, Kaj ĉiujn miajn vojojn Vi konas.
- 4 Ĉar antaŭ ol troviĝas vorto sur mia lango, Jen, ho Eternulo, Vi ĉion jam scias.
- 5 De malantaŭe kaj de antaŭe Vi ĉirkaŭbaris min Kaj metis sur min Vian manon.
- 6 Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta; Mi ĝin ne povas kompreni.
- 7 Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo?
- 8 Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie; Se mi kuŝiĝos en Ŝeol, jen Vi tie estas.
- 9 Ĉu mi okupos la flugilojn de la matenruĝo, Ĉu mi loĝiĝos sur la rando de la maro:
- 10 Ankaŭ tie Via mano min kondukos, Kaj Via dekstra mano min tenos.
- 11 Se mi diros: Mallumo min kovros, Kaj la lumo ĉirkaŭ mi fariĝos nokto:
- 12 Eĉ mallumo ne mallumas antaŭ Vi, Kaj la nokto lumas kiel tago; Mallumo fariĝas kiel lumo.
- 13 Ĉar Vi kreis mian internaĵon, Formis min en la ventro de mia patrino.
- 14 Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitaĵoj, Kaj mia animo tion bone konscias.
- 15 Ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaj ostoj, Kiam mi estis kreata en kaŝiteco, Kiam mi estis formata en la profundo de la tero.
- 16 Mian embrion vidis Viaj okuloj, Kaj en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj, Kiam ankoraŭ eĉ unu ne ekzistis.
- 17 Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio! Kiel granda estas ilia nombro!
- 18 Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; Kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi.
- 19 Mortigu, ho Dio, la malvirtulojn, Kaj sangaviduloj foriĝu de mi!
- 20 Ili parolas pri Vi malice, Kaj Viaj malamikoj leviĝas por trompo.
- 21 Viajn malamantojn, ho Eternulo, mi ja malamas, Kaj Viajn kontraŭulojn mi abomenas.
- 22 Per ekstrema malamo mi ilin malamas; Ili fariĝis por mi malamikoj.
- 23 Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; Provu min kaj sciu miajn pensojn.
- 24 Kaj rigardu, ĉu mi estas sur malbona vojo, Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗