로그인

시편 136편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 26절

  1. 1 Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona, Ĉar eterna estas Lia boneco.
  2. 2 Gloru la Dion de la dioj, Ĉar eterna estas Lia boneco.
  3. 3 Gloru la Sinjoron de la sinjoroj, Ĉar eterna estas Lia boneco.
  4. 4 La sola faranto de grandaj mirakloj, Ĉar eterna estas Lia boneco;
  5. 5 Kiu saĝege kreis la ĉielon, Ĉar eterna estas Lia boneco;
  6. 6 Kiu etendis la teron super la akvo, Ĉar eterna estas Lia boneco;
  7. 7 Kiu kreis grandajn lumojn, Ĉar eterna estas Lia boneco;
  8. 8 La sunon, por regi en la tago, Ĉar eterna estas Lia boneco;
  9. 9 La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto, Ĉar eterna estas Lia boneco;
  10. 10 Kiu batis Egiptujon en ĝiaj unuenaskitoj, Ĉar eterna estas Lia boneco;
  11. 11 Kaj elkondukis el ĝia mezo Izraelon, Ĉar eterna estas Lia boneco;
  12. 12 Per forta mano kaj etendita brako, Ĉar eterna estas Lia boneco;
  13. 13 Kiu fendis la Ruĝan Maron en du partojn, Ĉar eterna estas Lia boneco;
  14. 14 Kaj trairigis Izraelon tra ĝi, Ĉar eterna estas Lia boneco;
  15. 15 Kaj enĵetis Faraonon kaj lian militistaron en la Ruĝan Maron, Ĉar eterna estas Lia boneco;
  16. 16 Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto, Ĉar eterna estas Lia boneco;
  17. 17 Kiu batis grandajn reĝojn, Ĉar eterna estas Lia boneco;
  18. 18 Kaj mortigis reĝojn potencajn, Ĉar eterna estas Lia boneco;
  19. 19 Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, Ĉar eterna estas Lia boneco;
  20. 20 Kaj Ogon, reĝon de Baŝan, Ĉar eterna estas Lia boneco;
  21. 21 Kaj donis ilian landon kiel heredon, Ĉar eterna estas Lia boneco;
  22. 22 Heredon al Lia sklavo Izrael, Ĉar eterna estas Lia boneco;
  23. 23 Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj, Ĉar eterna estas Lia boneco;
  24. 24 Kaj liberigis nin de niaj premantoj, Ĉar eterna estas Lia boneco;
  25. 25 Kiu donas panon al ĉiu karno, Ĉar eterna estas Lia boneco.
  26. 26 Gloru la Dion de la ĉielo, Ĉar eterna estas Lia boneco.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗