시편 135편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 21절
- 1 Haleluja! Gloru la nomon de la Eternulo, Gloru, sklavoj de la Eternulo,
- 2 Kiuj staras en la domo de la Eternulo, En la kortoj de la domo de nia Dio.
- 3 Gloru la Eternulon, ĉar la Eternulo estas bona; Prikantu Lian nomon, ĉar ĝi estas ĉarma.
- 4 Ĉar Jakobon la Eternulo elektis al Si, Izraelon kiel Sian trezoron.
- 5 Ĉar mi scias, ke la Eternulo estas granda Kaj ke nia Sinjoro estas super ĉiuj dioj.
- 6 Ĉion, kion la Eternulo deziras, Li faras, En la ĉielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en ĉiuj abismoj.
- 7 Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn en la pluvo, Li elirigas la venton el Siaj provizejoj.
- 8 Li batis la unuenaskitojn en Egiptujo, De homo ĝis bruto.
- 9 Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo, Super Faraono kaj ĉiuj liaj sklavoj.
- 10 Li batis multajn popolojn, Kaj mortigis potencajn reĝojn:
- 11 Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, Kaj Ogon, reĝon de Baŝan, Kaj ĉiujn regnojn Kanaanajn.
- 12 Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, Heredon al Lia popolo Izrael.
- 13 Ho Eternulo, Via nomo estas eterna; Ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por ĉiuj generacioj.
- 14 Ĉar la Eternulo juĝos Sian popolon, Kaj Li korfavoros Siajn sklavojn.
- 15 La idoloj de la popoloj estas arĝento kaj oro, Faritaĵo de homaj manoj.
- 16 Buŝon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas;
- 17 Orelojn ili havas, sed ne aŭdas; Kaj ne ekzistas spiro en ilia buŝo.
- 18 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, Ĉiuj, kiuj ilin fidas.
- 19 Ho domo de Izrael, benu la Eternulon; Ho domo de Aaron, benu la Eternulon;
- 20 Ho domo de Levi, benu la Eternulon; Ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon.
- 21 El Cion estu benata la Eternulo, Kiu loĝas en Jerusalem. Haleluja!
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗