로그인

시편 127편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 5절

  1. 1 Se la Eternulo ne konstruas la domon, Tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj; Se la Eternulo ne gardas urbon, Tiam vane maldormas la gardanto.
  2. 2 Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, Manĝas panon kun klopodoj: Al Sia amato Li donas en dormo.
  3. 3 Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro.
  4. 4 Kiel sagoj en la mano de fortulo, Tiel estas junaj filoj.
  5. 5 Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon; Ili ne estos hontigitaj, Kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗