시편 128편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 6절
- 1 Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon Kaj iras laŭ Liaj vojoj.
- 2 Kiam vi manĝas la laborakiron de viaj manoj, Feliĉe kaj bone estas al vi.
- 3 Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbranĉo interne en via domo; Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj ĉirkaŭ via tablo.
- 4 Jen tiel estas benata tiu homo, Kiu timas la Eternulon.
- 5 Benos vin la Eternulo el Cion, Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la daŭro de via tuta vivo.
- 6 Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. Paco al Izrael!
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗