로그인

시편 126편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 6절

  1. 1 Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel sonĝantoj.
  2. 2 Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.
  3. 3 Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni ĝojas.
  4. 4 Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, Kiel riveretojn en sudan landon.
  5. 5 Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto.
  6. 6 Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗