시편 122편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 9절
- 1 Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: Ni iru en la domon de la Eternulo.
- 2 Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, Ho Jerusalem,
- 3 Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, En kiu ĉio kuniĝis.
- 4 Tien supreniris la triboj, la triboj de la Eternulo, Laŭ la moro de Izrael, Por glori la nomon de la Eternulo.
- 5 Ĉar tie staris tronoj de juĝo, Tronoj de la domo de David.
- 6 Deziru pacon al Jerusalem; Bonan staton havu viaj amantoj.
- 7 Paco estu inter viaj muroj, Bonstato en viaj palacoj.
- 8 Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: Paco estu al vi.
- 9 Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, Mi deziras al vi bonon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗