로그인

시편 121편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 8절

  1. 1 Mi levas miajn okulojn al la montoj: De kie venas al mi helpo?
  2. 2 Mia helpo venas de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.
  3. 3 Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; Via gardanto ne dormetas.
  4. 4 Jen ne dormetas kaj ne dormas La gardanto de Izrael.
  5. 5 La Eternulo estas via gardanto; La Eternulo estas via ombro ĉe via dekstra mano.
  6. 6 En la tago la suno vin ne frapos, Nek la luno en la nokto.
  7. 7 La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, Li gardos vian animon.
  8. 8 La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, De nun kaj eterne.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗