시편 123편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 4절
- 1 Al Vi mi levas miajn okulojn, Ho Vi, kiu sidas en la ĉielo!
- 2 Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, Kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino, Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, Ĝis Li korfavoros nin.
- 3 Korfavoru nin, ho Eternulo, korfavoru nin; Ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo.
- 4 Tute pleniĝis nia animo De la insultado de arogantuloj, De la malhonorado de fieruloj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗