시편 120편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 7절
- 1 Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, Kaj Li aŭskultis min.
- 2 Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo, De falsa lango.
- 3 Kion Li donos al vi, Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango?
- 4 Akrajn sagojn de fortulo Kun karboj genistaj.
- 5 Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ, Ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar!
- 6 Tro longe loĝis mia animo Inter malamantoj de paco.
- 7 Mi estas pacema; Sed kiam mi ekparolas, ili komencas militon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗