시편 119편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 176절
- 1 Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula, Kiuj iras laŭ la leĝo de la Eternulo.
- 2 Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn, Kiuj serĉas Lin per la tuta koro;
- 3 Ili ne faras malbonagon, Ili iras laŭ Liaj vojoj.
- 4 Vi ordonis al ni, Forte observi Viajn leĝojn.
- 5 Ho, estu fortikaj miaj vojoj, Ke mi observu Viajn leĝojn!
- 6 Tiam mi ne bezonos honti, Kiam mi atentos ĉiujn Viajn ordonojn.
- 7 Mi gloros Vin el pura koro, Lernante la juĝojn de Via justeco.
- 8 Viajn leĝojn mi observos; Ne forlasu min tute.
- 9 Per kio junulo povas purigi sian vojon? Per plenumado laŭ Viaj vortoj.
- 10 Per mia tuta koro mi Vin serĉas; Ne lasu min deflankiĝi de Viaj ordonoj.
- 11 En mia koro mi konservas Vian diron, Por ke mi ne peku antaŭ Vi.
- 12 Benata Vi estas, ho Eternulo; Instruu al mi Viajn leĝojn.
- 13 Per miaj lipoj mi rakontas Ĉiujn decidojn de Via buŝo.
- 14 Pri la vojo de Viaj leĝoj mi ĝojas, Kiel pri granda riĉeco.
- 15 Pri Viaj ordonoj mi meditas, Kaj mi rigardas Viajn vojojn.
- 16 Mi havas plezuron de Viaj leĝoj, Mi ne forgesas Vian vorton.
- 17 Bonfaru al Via sklavo, Ke mi vivu kaj plenumu Vian vorton.
- 18 Malfermu miajn okulojn, Ke mi vidu miraklojn de Via instruo.
- 19 Migranto mi estas sur la tero; Ne kaŝu antaŭ mi Viajn ordonojn.
- 20 Elturmentiĝis mia animo De senĉesa sintirado al Viaj juĝoj.
- 21 Vi humiligas la malbenitajn fierulojn, Kiuj dekliniĝas de Viaj ordonoj.
- 22 Forigu de mi honton kaj malhonoron, Ĉar mi observas Viajn decidojn.
- 23 Eĉ kiam sidas eminentuloj kaj parolas kontraŭ mi, Via sklavo meditas pri Viaj leĝoj.
- 24 Viaj decidoj estas mia plezuro, Miaj konsilantoj.
- 25 Mia animo algluiĝis al la polvo; Vivigu min laŭ Via vorto.
- 26 Mi raportis pri miaj vojoj, kaj Vi aŭskultis min; Instruu al mi Viajn leĝojn.
- 27 Komprenigu al mi la vojon de Viaj ordonoj; Kaj mi meditos pri Viaj mirakloj.
- 28 Konsumiĝis mia animo pro malĝojo; Restarigu min laŭ Via vorto.
- 29 La vojon de malvero deturnu de mi, Kaj donacu al mi Vian instruon.
- 30 La vojon de la vero mi elektis, Mi sopiris al Viaj leĝoj.
- 31 Mi alkroĉiĝis al Viaj ordonoj; Ho Eternulo, ne hontigu min.
- 32 Mi kuras laŭ la vojo de Viaj leĝoj, Ĉar Vi larĝigas mian koron.
- 33 Montru al mi, ho Eternulo, la vojon de Viaj leĝoj, Kaj mi ĝin sekvos ĝis la fino.
- 34 Komprenigu al mi, kaj mi sekvos Vian instruon, Kaj mi konservos ĝin per la tuta koro.
- 35 Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj, Ĉar en ĝi mi havas plezuron.
- 36 Klinu mian koron al Viaj leĝoj, Sed ne al profito.
- 37 Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsaĵon; Vivigu min per Viaj vojoj.
- 38 Plenumu al Via sklavo Vian diron, Kiu koncernas respekton por Vi.
- 39 Forigu mian malhonoron, kiun mi timas; Ĉar Viaj juĝoj estas bonaj.
- 40 Jen mi deziregas Viajn ordonojn; Per Via justeco vivigu min.
- 41 Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo, Via helpo, konforme al Via vorto,
- 42 Ke mi povu doni respondon al mia insultanto; Ĉar mi fidas Vian vorton.
- 43 Ne forprenu tute de mia buŝo la vorton de vero, Ĉar mi esperas al Viaj juĝoj.
- 44 Kaj mi konservos Vian instruon Ĉiam kaj eterne.
- 45 Kaj mi iros en libereco, Ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.
- 46 Kaj mi parolos pri Viaj leĝoj antaŭ reĝoj, Kaj mi ne hontos.
- 47 Kaj mi havos plezuron de Viaj ordonoj, Kiujn mi amas.
- 48 Kaj mi etendos miajn manojn al Viaj ordonoj, kiujn mi amas, Kaj mi meditos pri Viaj leĝoj.
- 49 Rememoru la vorton al Via sklavo, Pri kio Vi min esperigis.
- 50 Ĉi tio estas mia konsolo en mia mizero, Ke Via vorto min revivigas.
- 51 Fieruloj tre forte min mokas, Sed de Via instruo mi ne dekliniĝis.
- 52 Mi rememoras Viajn juĝojn de tempoj tre antikvaj, ho Eternulo, Kaj mi konsoliĝas.
- 53 Flama furiozo min kaptas pro la malvirtuloj, Kiuj forlasas Vian leĝon.
- 54 Viaj leĝoj estas por mi kantoj En la domo de mia migrado.
- 55 Mi rememoras en la nokto Vian nomon, ho Eternulo, Kaj mi plenumas Vian instruon.
- 56 Tio fariĝis al mi, Ĉar mi observas Viajn ordonojn.
- 57 Mi diris: Mia sortaĵo estas, ho Eternulo, Plenumi Viajn vortojn.
- 58 Mi petegas antaŭ Vi per la tuta koro: Korfavoru min, konforme al Via vorto.
- 59 Mi esploris miajn vojojn Kaj direktis miajn paŝojn al Viaj leĝoj.
- 60 Mi rapidas kaj ne prokrastas, Por plenumi Viajn ordonojn.
- 61 Retoj de malvirtuloj min ĉirkaŭis; Sed Vian instruon mi ne forgesis.
- 62 En la mezo de la nokto mi leviĝas, Por glori Vin por Viaj justaj juĝoj.
- 63 Mi estas kamarado por ĉiuj, Kiuj Vin timas kaj kiuj observas Viajn ordonojn.
- 64 De Via boneco, ho Eternulo, la tero estas plena; Instruu al mi Viajn leĝojn.
- 65 Bonon Vi faris al Via sklavo, ho Eternulo, Konforme al Via vorto.
- 66 Bonajn morojn kaj scion instruu al mi, Ĉar al Viaj ordonoj mi kredas.
- 67 Antaŭ ol mi suferis, mi erarvagis, Sed nun mi observas Vian vorton.
- 68 Vi estas bona kaj bonfara; Instruu al mi Viajn leĝojn.
- 69 Fieruloj plektis mensogon pri mi; Sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn.
- 70 Grasiĝis kiel sebo ilia koro; Sed mi havas plezuron de Via instruo.
- 71 Bone estas al mi, ke mi suferis, Por ke mi lernu Viajn leĝojn.
- 72 Pli bona estas por mi la instruo de Via buŝo, Ol miloj da oreroj kaj arĝenteroj.
- 73 Viaj manoj min kreis kaj fortikigis; Prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn.
- 74 Viaj timantoj min vidos kaj ĝojos, Ĉar mi fidis Vian vorton.
- 75 Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj juĝoj estas justaj, Kaj ke Vi juste min suferigis.
- 76 Via boneco estu do mia konsolo, Konforme al Via vorto al Via sklavo.
- 77 Venu sur min Via favorkoreco, ke mi vivu; Ĉar Via instruo estas mia plezuro.
- 78 Hontiĝu la fieruloj, ĉar maljuste ili min premis; Mi meditos pri Viaj ordonoj.
- 79 Turniĝu al mi Viaj timantoj Kaj la konantoj de Viaj leĝoj.
- 80 Mia koro estu ĝusta, laŭ Viaj leĝoj, Por ke mi ne hontiĝu.
- 81 Mia animo avidas Vian savon; Vian vorton mi fidas.
- 82 Miaj okuloj avidas Vian vorton, dirante: Kiam Vi min konsolos?
- 83 Ĉar mi fariĝis kiel felsako en fumo; Sed Viajn leĝojn mi ne forgesas.
- 84 Kiom estos la tagoj de Via sklavo? Kiam Vi faros juĝon super miaj persekutantoj?
- 85 Fosojn fosis al mi la fieruloj, Kontraŭe al Viaj leĝoj.
- 86 Ĉiuj Viaj ordonoj estas vero; Maljuste oni min persekutas; helpu min.
- 87 Oni preskaŭ pereigis min de sur la tero, Sed mi ne forlasis Viajn ordonojn.
- 88 Laŭ Via boneco vivigu min, Kaj mi observos la ordonojn de Via buŝo.
- 89 Por eterne, ho Eternulo, Via vorto staras forte en la ĉielo.
- 90 Por ĉiuj generacioj restas Via vero; Vi fortikigis la teron, kaj ĝi staras.
- 91 Laŭ Viaj leĝoj ĉio nun staras, Ĉar ĉio estas Viaj sklavoj.
- 92 Se Via instruo ne estus mia konsolo, Mi pereus en mia mizero.
- 93 Neniam mi forgesos Viajn ordonojn, Ĉar per ili Vi min vivigas.
- 94 Al Vi mi apartenas; Helpu min, ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.
- 95 Pri mi embuskis malvirtuloj, por min pereigi; Sed mi studas Viajn leĝojn.
- 96 Ĉe ĉiu afero mi vidis finon; Sed Via ordono estas tre vasta.
- 97 Kiel mi amas Vian instruon! La tutan tagon mi meditas pri ĝi.
- 98 Via ordono faras min pli saĝa ol miaj malamikoj, Ĉar ĝi restas al mi por ĉiam.
- 99 Mi fariĝis pli saĝa, ol ĉiuj miaj instruantoj, Ĉar Viaj leĝoj estas mia tuta meditado.
- 100 Mi estas pli scianta ol maljunuloj, Ĉar Viajn ordonojn mi konservas.
- 101 De ĉiu malbona vojo mi detenas mian piedon, Por plenumi Vian vorton.
- 102 De Viaj decidoj mi ne dekliniĝas, Ĉar Vi min gvidas.
- 103 Kiel dolĉa estas por mia palato Via vorto! Pli ol mielo por mia buŝo!
- 104 De Viaj ordonoj mi prudentiĝas; Tial mi malamas ĉiun vojon de malvero.
- 105 Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo.
- 106 Mi ĵuris, kaj mi plenumos: Observi Viajn justajn decidojn.
- 107 Mi estas tre senfortigita, ho Eternulo; Vivigu min, konforme al Via vorto.
- 108 La oferdono de mia buŝo plaĉu al Vi, ho Eternulo, Kaj pri Viaj decidoj instruu min.
- 109 Mia animo estas ĉiam en mia mano, Sed Vian instruon mi ne forgesas.
- 110 La malvirtuloj metis reton por mi; Sed de Viaj ordonoj mi ne dekliniĝis.
- 111 Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por ĉiam, Ĉar ili estas la ĝojo de mia koro.
- 112 Mi klinis mian koron, Por plenumi Viajn leĝojn eterne ĝis la fino.
- 113 Skeptikulojn mi malamas, Sed Vian instruon mi amas.
- 114 Vi estas mia ŝirmo kaj ŝildo; Vian vorton mi fidas.
- 115 Foriĝu de mi, malbonagantoj; Mi observos la ordonojn de mia Dio.
- 116 Subtenu min laŭ Via diro, ke mi vivu; Kaj ne hontigu min pri mia espero.
- 117 Fortikigu min, ke mi saviĝu, Kaj mi ĉiam havos plezuron de Viaj leĝoj.
- 118 Vi forpuŝas ĉiujn, kiuj dekliniĝas de Viaj leĝoj, Ĉar ilia falsaĵo estas mensoga.
- 119 Kiel skorion Vi forĵetas ĉiujn malvirtulojn sur la tero; Tial mi amas Viajn decidojn.
- 120 De Via teruro tremas mia karno, Kaj Viajn juĝojn mi timas.
- 121 AIN. Mi faris juĝon kaj justecon; Ne transdonu min al miaj premantoj.
- 122 Garantie liberigu Vian sklavon por bono, Por ke fieruloj min ne premu.
- 123 Miaj okuloj sopiras Vian helpon Kaj Vian justan vorton.
- 124 Agu kun Via sklavo laŭ Via boneco, Kaj Viajn leĝojn instruu al mi.
- 125 Mi estas Via sklavo; Klerigu min, ke mi sciu Viajn decidojn.
- 126 Estas tempo, ke la Eternulo agu: Ili rompis Vian leĝon.
- 127 Tial mi amas Viajn ordonojn Pli ol oron, eĉ ol puran oron.
- 128 Tial mi estimas ĉiujn Viajn ordonojn, Ĉiun vojon de malvero mi malamas.
- 129 Mirindaj estas Viaj decidoj; Tial mia animo ilin konservas.
- 130 Malkaŝo de Via vorto klerigas, Ĝi prudentigas simplanimulojn.
- 131 Mi malfermas mian buŝon kaj enspiras, Ĉar mi deziregas Viajn ordonojn.
- 132 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Kiel Vi agas kun la amantoj de Via nomo.
- 133 Direktu miajn paŝojn laŭ Via promeso; Kaj nenia malhonesteco ekregu super mi.
- 134 Liberigu min de homa premado; Kaj mi observos Viajn ordonojn.
- 135 Lumu per Via vizaĝo sur Vian sklavon, Kaj instruu al mi Viajn leĝojn.
- 136 Torentojn da akvo elverŝas miaj okuloj, Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon.
- 137 Justulo Vi estas, ho Eternulo, Kaj justaj estas Viaj juĝoj.
- 138 Vi aperigis Viajn decidojn Kun justeco kaj plena vero.
- 139 Elturmentis min mia fervoro, Ĉar miaj malamikoj forgesis Viajn vortojn.
- 140 Tre pura estas Via vorto, Kaj Via sklavo ĝin amas.
- 141 Mi estas malgranda kaj malestimata; Sed Viajn ordonojn mi ne forgesas.
- 142 Via justeco estas justeco eterna, Kaj Via instruo estas vero.
- 143 Sufero kaj mizero min trafis; Sed Viaj ordonoj estas mia plezuro.
- 144 La justeco de Viaj decidoj estas eterna; Klerigu min, por ke mi vivu.
- 145 Mi vokas el la tuta koro; aŭskultu min, ho Eternulo; Mi plenumos Viajn leĝojn.
- 146 Mi vokas al Vi; savu min, Kaj mi konservos Viajn decidojn.
- 147 Antaŭ la matenruĝo mi vokas; Vian vorton mi fidas.
- 148 Antaŭ la noktaj gardopartoj miaj okuloj vekiĝas, Por ke mi meditu pri Via vorto.
- 149 Mian voĉon aŭskultu, laŭ Via boneco, ho Eternulo; Laŭ Via justeco lasu min vivi.
- 150 Alproksimiĝas malicaj persekutantoj; Malproksimaj ili estas de Via leĝo.
- 151 Proksima Vi estas, ho Eternulo; Kaj ĉiuj Viaj ordonoj estas vero.
- 152 De longe mi scias pri Viaj decidoj, Ke Vi fiksis ilin por ĉiam.
- 153 Rigardu mian mizeron, kaj liberigu min, Ĉar Vian instruon mi ne forgesis.
- 154 Defendu mian aferon, kaj liberigu min; Laŭ Via vorto lasu min vivi.
- 155 Malproksima de malvirtuloj estas savo, Ĉar ili ne ŝatas Viajn leĝojn.
- 156 Via favorkoreco estas granda, ho Eternulo; Laŭ Via justeco lasu min vivi.
- 157 Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj, Sed de Viaj decidoj mi ne dekliniĝis.
- 158 Mi vidis perfidulojn, kaj mi ilin abomenis, Ĉar Vian vorton ili ne observis.
- 159 Rigardu, mi amas Viajn ordonojn; Ho Eternulo, laŭ Via boneco lasu min vivi.
- 160 La esenco de Via vorto estas vero, Kaj eterna estas ĉiu juĝo de Via justeco.
- 161 Princoj persekutas min senkaŭze; Sed Vian vorton timas mia koro.
- 162 Mi ĝojas pri Via vorto, Kiel ricevinto de granda akiro.
- 163 Malveron mi malamas kaj abomenas; Vian instruon mi amas.
- 164 Sepfoje ĉiutage mi Vin gloras Por Viaj justaj juĝoj.
- 165 Grandan pacon havas la amantoj de Via instruo; Kaj ili ne falpuŝiĝas.
- 166 Mi atendas Vian savon, ho Eternulo, Viajn ordonojn mi plenumas.
- 167 Mia animo observas Viajn decidojn, Kaj mi ilin forte amas.
- 168 Mi observas Viajn ordonojn kaj decidojn, Ĉar ĉiuj miaj vojoj estas antaŭ Vi.
- 169 Mia krio venu al Vi, ho Eternulo; Laŭ Via vorto klerigu min.
- 170 Mia petego venu al Vi; Laŭ Via diro savu min.
- 171 Miaj lipoj eldiru gloradon, Ĉar Vi instruas al mi Viajn leĝojn.
- 172 Mia lango predikos pri Via vorto, Ĉar ĉiuj Viaj ordonoj estas justaj.
- 173 Via mano estu al mi helpo, Ĉar Viajn ordonojn mi elektis.
- 174 Mi deziregas Vian savon, ho Eternulo, Kaj Via instruo estas mia plezuro.
- 175 Mia animo vivu kaj gloru Vin, Kaj Viaj juĝoj min helpu.
- 176 Mi erarvagis kiel perdita ŝafo; Elserĉu Vian sklavon, ĉar Viajn ordonojn mi ne forgesis.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗