시편 113편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 9절
- 1 Haleluja! Gloru, sklavoj de la Eternulo, Gloru la nomon de la Eternulo.
- 2 La nomo de la Eternulo estu benata De nun kaj eterne.
- 3 De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo Estas glorata la nomo de la Eternulo.
- 4 Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; Super la ĉielo estas Lia gloro.
- 5 Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, Kiu sidas alte,
- 6 Kiu kliniĝas por rigardi La ĉielon kaj la teron,
- 7 Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malriĉulon,
- 8 Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo?
- 9 Li donas familion al senfruktulino, Kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. Haleluja!
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗