시편 114편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 8절
- 1 Kiam Izrael eliris el Egiptujo, La domo de Jakob el fremda popolo,
- 2 Tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, Izrael Lia regno.
- 3 La maro vidis kaj forkuris, Jordan turniĝis malantaŭen;
- 4 La montoj saltis kiel ŝafoj, La montetoj kiel ŝafidoj.
- 5 Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen?
- 6 Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj, Montetoj, kiel ŝafidoj?
- 7 Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero, Antaŭ la Dio de Jakob,
- 8 Kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo, Graniton en akvodonan fonton.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗