시편 112편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 10절
- 1 Haleluja! Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon Kaj tre amas Liajn ordonojn.
- 2 Forta sur la tero estos lia semo; La gento de virtuloj estos benita.
- 3 Bonstato kaj riĉeco estas en lia domo; Kaj lia justeco restas eterne.
- 4 En mallumo leviĝas lumo por la virtulo. Li estas kompatema, favorkora, kaj justa.
- 5 Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, Kiu pesas siajn farojn per justeco.
- 6 Ĉar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne.
- 7 Malbonan famon li ne timos; Fortika estas lia koro, ĝi fidas la Eternulon.
- 8 Senŝanceliĝa estas lia koro; Li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj malamikoj.
- 9 Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj; Lia justeco restas eterne, Lia korno altiĝos en honoro.
- 10 La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas, Kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas. La deziro de malvirtuloj pereos.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗